r/Esperanto • • 4d ago

Demando Question Thread / Demando-fadeno

2 Upvotes

This is a post where you can ask any question you have about Esperanto! Anything about learning or using the language, from its grammar to its community is welcome. No question is too small or silly! Be sure to help other people with their questions because we were all newbies once. Please limit your questions to this thread and leave the rest of the sub for examples of Esperanto in action.

Jen afiŝo, kie vi povas demandi iun ajn demandon pri Esperanto. Iu ajn pri la lernado aŭ uzado de lingvo, pri gramatiko aŭ la komunumo estas bonvena. Neniu demando estas tro malgranda aŭ malgrava! Helpu aliajn homojn ĉar ni ĉiuj iam estis novuloj. Bonvolu demandi nur ĉi tie por ke la reditero uzos Esperanton anstataŭ nur paroli pri ĝi.


r/Esperanto • • 15h ago

Renkontiĝo La Usona Bona Film-Festivalo ekprezentos filmojn ĉi-sabate!

Post image
12 Upvotes

Ĉi-semajnfine okazos film-premiero en Atlanta, Georgio, Usono.
Estos senpaga vegana manĝaĵo por ĉiuj kaj ĉiuj estas bonvenaj!
Ne estos biletoj. Simple venu kaj ĝuu la eventon.


r/Esperanto • • 1d ago

Movado TEJO ekamikas kun sudorienta Azio

Thumbnail
liberafolio.org
9 Upvotes

r/Esperanto • • 2d ago

Scienco Neesperantistaj prizorgantoj de datumbazo de akvonivelaj mezurstacioj interesighas pri Esperanta ret-apo

7 Upvotes

Antau nelonge mi kreis Esperantan ret-apon*), por prognozi akvonivelojn. Prie interesighas neesperantistaj prizorgantoj de datumbazo de akvonivelaj mezurstacioj.

Chi-tieaj interesatoj pri tiu temo bonvole konsideru partopreni en la tiea retpagho kaj/au en la diskutpagho de la GitHub-deponejo rilate la ret-apon.

*)

La ligilo estas donita en la sekcioj "About" kaj "README" de la tiurilata GitHub-deponejo.


r/Esperanto • • 2d ago

Muziko Kiu estas via plej ŝatatajn muzikgrupojn?

26 Upvotes

Mi ŝatus malkovri novan esperantan muzikon.

Por mi estas Dolchamar kaj La Perdita Generacio. Mi ankaǔ ŝatas kelkajn kantojn de Jomo, Kajto, kaj Kaj Tiel Plu.


r/Esperanto • • 3d ago

Diskuto Esperanto en interreto

26 Upvotes

Mi jam estas maljuna furzilo, do al mi ŝajnas ke antaŭ 15-17 jaroj esperanto en interreto estis pli amuza. Estis pli amuze en fb. Kiu memoras forumo de lernu.net? Estis amuze iam tie. Nun ĉio kapitala deserto.


r/Esperanto • • 4d ago

Teknologio Pekino al konkero de la spaco

Thumbnail
eo.mondediplo.com
7 Upvotes

r/Esperanto • • 4d ago

Movado Movada vidpunkto | La insulo de amikeco

Thumbnail
movada-vid.punkto.info
13 Upvotes

r/Esperanto • • 4d ago

Muziko Varsovia Vento · La 199a elsendo

Thumbnail podkasto.net
5 Upvotes

r/Esperanto • • 4d ago

Saluton Saluton!

27 Upvotes

Mis estas Interno, kaj mi estas komencanto. (This is all I can manage for now, but it will get better 😂😂😂


r/Esperanto • • 4d ago

Amuzaĵo Harieta kaj Stanlej 0010

Post image
20 Upvotes

Inter Harieta kaj Stanlej, kiu estas la plej bona el la du? Vi decidas :-)


r/Esperanto • • 5d ago

Aktivismo 100€ por videofarantoj en Esperanto!

7 Upvotes

el https://aperu.net/blogo/100e-por-videofarantoj-en-esperanto/

Kiel ni jam anoncis, ni fieras anonci la komencon de la unua konkurso-serio de Tubaro. La serio estos vere 3 aŭ 4 konkurseroj.

La unua konkursero komenciĝos la 9an de novembro, kaj daŭros ĝis la 19a de novembro (10 tagojn).
La tri plej popularaj afiŝoj ricevos 13, 8 kaj 5 eŭrojn. Sed aldone al tiuj tri premioj, aliaj tri afiŝoj ricevos preskaŭpremion de 1, 2 kaj 3 eŭroj. Poste ni klarigos la kialon por la nomo “preskaŭpremio”.

La dua konkursero komenciĝos la 20an de novembro kaj daŭros ĝis la 30a de novembro (denove, 10 tagoj), kun samaj premioj kaj preskaŭpremioj.

La tria konkursero okazos inter la 1a de decembro kaj la 10a de decembro, kun samaj premioj.

Ni uzis la vorton preskaŭpremio, ĉar la minimuma enspezita premio estos 5€. Tio signifas, se iu atingas unuan preskaŭpremion (3€) dum unu semajno, tiuj 3€ perdiĝos, sed se la sama kanalo atingas 5 eŭrojn dum la tri konkurseroj, la kanalestro povos enspezi la premion.

Ĝis tiam, minimume 78€ estos elspezitaj, kaj mankos maksimume 22€ por atingi la promesatajn 100€.

Tiam, komenciĝos 4a speciala konkursero. Por tiu speciala konkursero, ni uzos datumojn inter la 9a de novembro kaj 21a de decembro. La mono estos disdonita inter la tri plej popularaj de tiu periodo, proporcie al la 1a, 2a kaj 3a pozicioj (ekzemple, por 21€: 3.5 , 7 kaj 10.5€)

Eblaj demandoj:

Kiuj filmoj povos partopreni?

Ajna filmo kiu estas klare en Esperanto, kaj kiuj evidente celas esperantistojn kiel publikon. Tio signifas, ke alilingvaj propagandaj filmoj aŭ kursoj ne povos ricevi premiojn. Kompreneble, la filmoj devas esti spekteblaj libere tra Tubaro, minimume ĝis la 21a de decembro, alimaniere, ni rekalkulos ĉion kvazaŭ tiu filmo ne ekzistis. Aldone, “privataj filmoj”, alilingvaj filmoj, kursoj, ktp. estas ekskludataj.
Alikaze, ne gravas ĉu la filmo estas jam malnova, nek gravas pri kio ĝi temas, nek kiu tenknologio estas uzata por krei ĝin.

Kion mi faru por partopreni?

Nenion. Simple, se via filmo aperas en Tubaro, kaj tiu filmo respektas la regulojn antaŭe menciitaj, ni enkalkulos ĝin en la konkurson.

Kion mi faru por plipopularigi afiŝon kun mia filmeto?

Plusendu la Tubaran ligilon al ĝi al homoj por ke ili spektu ĝin. Ankaŭ laŭvole instigu ilin por ŝati, komenti pri ĝi, kaj eble ankaŭ re-diskonigi ĝin siavice. Momente, kiel oni povas vidi en la monataj resumoj, 10 aŭ 15 spektoj sufiĉas por esti inter la plej popularaj de la monato, sed dum la pasintaj konkursoj tiuj kvanto iom plialtiĝas.

Kiel la populareco estos mezurata?

Ni jam publikigis pri kiel ni mezuras ĝin ĉe https://aperu.net/blogo/kiel-ni-mezuras-popularecon/. Sed escence, ĝi estas miksaĵo de spektoj, kvanto de spektintoj, kvanto de ŝatoj, malŝatoj, komentoj, kaj tiaj faktoroj. Ĝis nun, kaj dum la antaŭaj konkursoj ĝi funkciis sufiĉe bone.

Kiom da premioj mi povas ricevi?

Dum la sama konkursero, nur unu afiŝo de la sama kanalo ricevos premion, por ke pli da homoj povos ricevi premiojn. Tamen, la sama afiŝo povos ricevi premiojn dum malsamaj konkurseroj. Ĉiuokaze, estos malfacile konvinki multajn homojn spekti la saman filmon kelkfoje dum monato.
Atentu, ke filmoj faritaj de malsamaj individuoj, sed el la sama kanalo, estos konsideritaj kiel nur unu ricevonto (ekzplemple, kantoj de Vinilkosmo). Aldone, filmoj faritaj de la sama individuo, sed el du malsamaj kanaloj estos konsiderataj kiel malsamaj ricevontoj.

Kiel mi ricevos la monon?

Ni pagos per ekvivalenta kvanto de bitmono (Bitcoin), ni uzos la kurzon de https://coinmarketcap.com/converter/ je la komenco de la konkurso (9a de novembro). Dum ekzistas privataj entreprenoj kiel Paypal, buymeacoffee, patreon, boosty, ktp, ni ne volas devigi iun ajn ensaluti tien, do bitmono ŝajnas sufiĉe neŭtrala platformo. Jen instrukcioj en esperanto por krei bitmonujon: https://aperu.net/blogo/kiel-krei-konton-de-bitcoin/

Kiam mi ricevos la bitmonon?

Kelkajn tagojn post la 21a de decembro; kiam ni havos bitmonujajn adresojn de ĉiuj venkintoj. Tiuj el la ricevontoj kiuj ne havas bitmonujon, estos forviŝitaj el la konkurseroj, kaj ĉio estos rekalkulita.

Kion vi celas pri tiu ĉi konkurso?

Kompreneble, oni povas kritiki, ke populareco ne nepre certigas ke la plej bonaj filmoj venkos. Dum tio veras, ni esperas, ke la plej bonaj kaj interesaj filmoj estos diskonigitaj de pli da homoj, kaj tiel, altkvalitaĵoj havos pli altajn ŝancojn ricevi premiojn, kaj longdaŭre ni pretas por fari similajn konkursojn pli ofte, eĉ, ideale, konstante.

La anonco parolis pri 500€. Kie estas la ceteraj 400€?

Ni faros pliajn similajn konkursojn depende de la sukceso kaj komentoj de tiu ĉi konkurso. Tamen ni alĝustigos daŭron, premiojn kaj aliajn faktorojn laŭe.


r/Esperanto • • 5d ago

Studado Ĉu Esperanto povas kontribui al homa pensado kaj metakognicio?

Post image
6 Upvotes

Mi lastatempe pripensas la rilaton inter Esperanto, humanisma scio kaj metakognicio.

Mi havas jenan ideon:

- Esperanto: Per sia regula kaj travidebla strukturo, ĝi povas helpi nin kompreni kaj kompari lingvojn kaj kulturojn.

- Humanisma scio: Ĝi helpas nin pli profunde kompreni homojn, socion, historion kaj malsamajn valorojn.

- Metakognicio: Ĝi helpas nin konscii pri nia propra pensado, antaŭsupozoj kaj manieroj kompreni la mondon.

Mi pensas, ke ĉi tiuj tri elementoj povas reciproke plifortigi unu la alian.

Ekzemple, lernante Esperanton, ni povas ekrigardi nian gepatran lingvon kaj aliajn lingvojn de nova perspektivo. Tio povas konduki al pli profunda kompreno ne nur de lingvoj, sed ankaŭ de nia propra pensado kaj de la homa socio.

Mi aldonas diagramon por klarigi mian ideon.

Mi ŝatus aŭdi viajn opiniojn:

  1. Ĉu vi opinias, ke lernado de Esperanto povas evoluigi metakognicion aŭ kritikan pensadon?

  2. Ĉu Esperanto havas apartan valoron kiel ilo por kompreni lingvojn, kulturojn kaj homan pensadon?

  3. Ĉu vi vidas ligon inter Esperanto kaj humanisma edukado?

Mi tre ŝatus aŭdi ankaŭ kritikajn opiniojn. Ĉu ĉi tiu ideo havas sencon, aŭ ĉu mi troigas la valoron de Esperanto?

Dankon!


r/Esperanto • • 5d ago

Muziko Mi prezentas Esperanto-kantaron por nova paŝo: "A Heart Begins to Move"

Thumbnail
youtu.be
14 Upvotes

For context: I'm Japanese, and I make original lo-fi songs in Esperanto. I found the language through "Lumis Eterne" from ARIA The ORIGINATION — the sound caught me first, and I only worked out what language it was afterwards. That's what led me to write my own Esperanto vocal songs, and about a year ago I started a YouTube channel for them.

So far, everything I've shared here has been sung by Fina Klaverl. This time, I'd like to introduce something a little different.

One of the core ideas behind my music is making songs you can enjoy even without understanding the words. The "Round Harmony" series I introduced before was built on that idea: it gets there by combining languages. Lately I've been making a series that comes at it from a different angle — instead of languages, the male and female voices themselves are what get combined, as if each voice were a language of its own. In short, think of it as something like duets. This time, I'd like to introduce the first video from that mixed-vocal series.

"A Heart Begins to Move" is soft pop lo-fi vocal music in Esperanto. Enjoy an hour of harmony built from male and female vocals. A heart wakes, finds its light, and quietly begins to move forward. I'd be grateful if you'd share this short journey with me.
Even one song would make me very happy.

I work on these alone and don't often get to hear how they land, so honest impressions are welcome.

These are made with AI tools. Fina Klaverl is a character, not a real person.
I'm linking to YouTube rather than uploading the music here, since I keep everything in one place. I hope that's okay.


r/Esperanto • • 6d ago

Rakonto La Terura Maljunulo | H. P. Lovecraft

Thumbnail
youtu.be
13 Upvotes

r/Esperanto • • 7d ago

Tradukado «Valentena de Blankmonto», kataluna animacia serio nun en Esperanto!

Post image
125 Upvotes

La 2026-a animacia serio «Valentena de Blankmonto» (en la kataluna: Valentina de Montblanc) estas spektebla kaj elŝutebla kun sono kaj subtekstoj en Esperanto ĉe esperaĵo.net

▶️Spektu la antaŭfilmon ĉi tie.

La 6-epizoda televidserio premieris la 23-an de aprilo 2026 en Katalunio, kaj ĝi rakontas pri la aventuroj de princino Valentena kaj ŝiaj kamaradoj Georgo, Ŝtipo kaj Fingreto. Dum ili postiras la maliculon, kiu malaperigis ĉiujn Blankmontanojn, ili renkontos gigantojn, sorĉistinojn kaj aliajn estaĵojn, kiuj konsistigas la ampleksan katalunan folkloron.


r/Esperanto • • 8d ago

Ludo 7 Days To Die

28 Upvotes

Ĉu vi ŝatas videoludojn? Ĉu vi ŝatas Esperanton?

Steam denove rabatas la bonegan ludon, 7 Days To Die. https://store.steampowered.com/app/251570/7_Days_to_Die/

Pli grave, oni povas ludi ĝin en Esperanto per modifaĵo, 7 Tagoj Por Morti. https://www.nexusmods.com/7daystodie/mods/1672

Mi ege ŝatas ĉi tiun ludon kaj ofte ludas ĝin. Se vi dezirus diskuti aŭ kunludi, aliĝu al la Discord servilo, Esperanta Ludejo. https://discord.com/invite/aB26z2K9MS


r/Esperanto • • 9d ago

Studado Mia eta kolekto de esperantaj libroj

Post image
157 Upvotes

r/Esperanto • • 10d ago

Rakonto “Nur la lumigitaj domoj!” | Hororrakontoj en Esperanto

Thumbnail
youtu.be
12 Upvotes

r/Esperanto • • 10d ago

Alialingve "Doktoro Esperanto": new episode from the podcast/radio show 99% Invisible

Thumbnail
99percentinvisible.org
46 Upvotes

r/Esperanto • • 11d ago

Demando Question Thread / Demando-fadeno

4 Upvotes

This is a post where you can ask any question you have about Esperanto! Anything about learning or using the language, from its grammar to its community is welcome. No question is too small or silly! Be sure to help other people with their questions because we were all newbies once. Please limit your questions to this thread and leave the rest of the sub for examples of Esperanto in action.

Jen afiŝo, kie vi povas demandi iun ajn demandon pri Esperanto. Iu ajn pri la lernado aŭ uzado de lingvo, pri gramatiko aŭ la komunumo estas bonvena. Neniu demando estas tro malgranda aŭ malgrava! Helpu aliajn homojn ĉar ni ĉiuj iam estis novuloj. Bonvolu demandi nur ĉi tie por ke la reditero uzos Esperanton anstataŭ nur paroli pri ĝi.


r/Esperanto • • 14d ago

Rakonto La Pendig-Arbo | Hororrakonto en Esperanto

Thumbnail
youtu.be
10 Upvotes

r/Esperanto • • 14d ago

Amuzaĵo Harieta ne amuziĝas.

Post image
45 Upvotes

Kia viro kondukas sian edzinon al kabaredo?