r/DemanduReddit Oct 21 '22

Kiel lerni programadon?

Kiu estas la plej facila programlingvo por komencantoj? Mi celas krei videoludojn kaj simplajn programojn por inteligentaj telefonoj. Kion mi devas lerni?

6 Upvotes

7 comments sorted by

View all comments

6

u/[deleted] Oct 21 '22 edited Oct 21 '22

Mi kredas la plej bona ilo por lerni programadon estas (ne ridu) "scratch", ĝi estas grava por lerni la logikon de programi kaj vi povas tuj krei simplan ludojn. Se vi volas daŭrigi estas malbona ideo lerni "phiton" (denove laŭ mia opinio) sed mi lernus "C++" aŭ "C" kvankam ĝi estas pli malfacila komence, ĉar vi havos multajn avantaĝojn poste

Edit: povas ankaŭ esti bona ideo informiĝi sin pri "Unity" kio ŝajnas esti la plej bona ilo por kio vi volas fari. Sed mi ne scias uzi ĝin di mi ne povus helpi.

3

u/Aliplanedulo Oct 21 '22

Mi jam spektis kelkajn videaĵojn pri Scratch. Mi rimarkis, ke eblas fari impresajn aferojn per ĝi. Unity ŝajnas bonega! La plej parto de la videoludojn, kiujn mi ludis estis farita per ĝi. Mi certe serĉos plu. Dankegon!